Vespere de la 31-a de majo, nia raportisto informiĝis el la kontraǔtertrema komandejo de la ĉina Ministerio de Akvoutiligo, ke nuntempe oni jam fundamente solvis la problemon pri portempa trinkakvo de 9,55 milionoj da kamparaj loĝantoj kaǔzitan de la tertrema katastrofo.
Post la granda tertremo en Wenchuan, la kontraǔtertrema komandejo de la ĉina Ministerio de Akvoutiligo faris rapidan dispoziciadon kaj prenis urĝajn rimedojn pri riparado de akvoliveraj instalaĵoj, konstruado de portempaj akvoliveraj projektoj, instalado de akvotraktiloj, antisepsado kaj akvoliverado per transportiloj por garantii akvoliveradon en la kamparo de la plagitaj regionoj. |