Antaŭtagmeze de la 3-a de junio, membro de Konsanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio Li Changchun venis al la urbo Dujiangyan de la provinco Sichuan por fari inspekton pri damaĝo de kulturaj heredaĵoj.
Komisiite de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, en la 1-a de junio, Li Chuangchun speciale veturis al regiono plagita de tertremo en la provinco Sichuan por viziti kaj konsoli plagitajn homojn kaj savistojn kaj gvidi la savadon.
Li Changchun esprimis, ke la partio kaj la registaro certe helpos al plagitaj homoj rekonstrui hejmlokon. |