La 4-an de junio en la urbo Chengdu okazis la unua kunveno de la gvida grupo pri projektado de postkatastrofa rekonstruado de turismo de Wenchuan. Laǔ skizo de la projekto, Ĉinio plenumos projektadon de postkatastrofa rekonstruado de turismo de Sichuan antaǔ la jaro 2010.
Estro de ĉina Ŝtata Turisma Buroo Shao Qiwei esprimis, ke la projekta sfero ĉefe estas Wenchuan kaj aliaj serioze plagitaj lokoj de tertremo, la provincoj Shaanxi kaj Gansu organizos projektadon de postkatastrofa rekonstruado laǔ la projekto de Wenchuan.
Laǔ statistiko de sichuan-a Turisma Buroo, en la tertremo de Wenchuan, 568 el pli ol 4 000 turismaj vidindaĵoj de la provinco Sichuan estis detruitaj. Ĝis la 27-a de majo, la tertremo kaǔzis perdon je 62 miliardoj kaj 400 milionoj da juanoj de renminbi al la turisma afero de Sichuan. La sumo egalas duonon de la totala enspezo de turismo de Sichuan. |