Laŭ konigo de Ministerio pri Trafiko kaj Transportado, ĝis la 2-a de junio, inter 439 serioze trafitaj urbetoj kaj vilaĝoj, ŝoseoj de 424 urbetoj kaj vilaĝoj estas malfermitaj, kiuj okupas 97% de la totalaj urbetoj kaj vilaĝoj.
Malfermitaj ŝoseoj liveras fortan garantion pri sendado de helpaj materialoj al serioze trafitaj urbetoj kaj vilaĝoj. De la 12-a de majo ĝis la 1-a de junio, pere de la ŝoseoj, en provincoj Shaanxi, Gansu, Sichuan kaj municipo Chongqing oni transsendis pli ol 3 milionojn da tunoj da helpaj materialoj. |