china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

166 landoj kaj 16 internaciaj organizoj liveris helpon
(GMT+08:00) 2008-06-05 11:06:54

La 4-an de junio, raportisto informiĝis el gazetara konferenco de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, ke post tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco, 166 landoj kaj 16 internaciaj organizoj per diversaj manieroj liveris monon kaj materialojn al Ĉinio.

Interalie la sumo de mono atingis 3,555 miliardojn da juanoj de renminbi kaj savaj materialoj superis 5 mil tunojn.

Cetere urĝaj savgrupoj de Japanio, Rusio, Korea Respubliko kaj Singapuro partoprenis en savado kontraŭ la katastrofo. 9 kuracaj taĉmentoj venintaj el koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenis en la kuraca agado.

Ĉina koncerna departemento esprimis, ke Ĉinio dankas la internacian socion pro ĝia helpo. En la rekonstruado post la katastrofo, Ĉinio daŭre tenos la malferman sintenon kaj laŭ la postulo de la katastrofejo bonvenigos la helpon kaj subtenon de la internacia socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v (foto) Pliiĝas ebleco por digo-rompiĝo de dragado de lageto en Tangjiashan 2008-06-05 10:51:52
v Komenciĝas memsavado en regionoj plagitaj de tertremo 2008-06-05 10:43:58
v Ĉinio plenumos projektadon de postkatastrofa rekonstruado de turismo de Sichuan en venontaj 3 jaroj 2008-06-05 09:28:58
v Ĉinio publikigis 14 teknikajn orientilojn por gvidi urĝan preventadon en katastrofejo pri medio 2008-06-04 17:53:03
v Ĉinio establis longtempan sistemon pri sano kaj prevento de epidemio por katastrofejo 2008-06-04 17:41:59
v Ĝenerala principo pri helpado al orfoj, senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj 2008-06-04 15:51:39
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040