Laŭ raporto de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 7-a de junio, diversnivelaj registaroj de Ĉinio totale monkontribuis al katastrofejo 23,4 miliardojn da juanoj de renminbi. Inter ili ĉina centra financo liveris pli ol 18,9 miliardojn da juanoj. La lokaj financoj liveris pli ol 4,5 miliardojn da juanoj. |