Ĉi-jara Drakboata Festo unuafoje estas difinita kiel ferio en Ĉinio kaj tertreme plagita regiono en ĉina suda provinco Sichuan renkontis la unuan posttertreman tradician feston----la Drakboatan Feston.
Pli ol 28 000 zongzi-oj estis senditaj de diversaj lokoj al Mianzhu, serioze tertreme plagita urbo. Tiutage urbanoj el Chengdu, ĉefurbo de sichuan, stiris aŭtojn kaj donacis mem faritajn zongzi-ojn al plagitoj. Popolanoj en Yingxiu, tertreme plagita urbeto en Sichuan, gustumis zongzi-ojn kaj liĉiojn aviadile transportitajn el Guangzhou, ĉefurbo de ĉina suda provinco Kantono.
|