Laŭ raporto de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 10-a de junio, la tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco kaŭzis morton de 69 146 homoj kaj vundiĝon de pli ol 370 mil homoj. 17 516 homoj perdiĝis.
Laŭ raporto de ĉina Financa Ministerio, ĝis la 12-a horo de la 10-a, diversnivelaj registaroj de Ĉinio jam monkontribuis pli ol 23,4 miliardojn da juanoj de renminbi kontraŭ la katastrofo. |