Posttagmeze de la 13-a de junio, nia raportisto informiĝis el la gazetara konferenco de la registaro de la provinco Sichuan, ke la provinca registaro jam decidis restarigi partan turisman merkaton en la 15-a de junio.
Estro de la Turisma Buroo de la provinco Sichuan s-ro Zhang Gu esprimis en Chengdu, ke la provinco Sichuan restarigos la turisman merkaton en 13 urboj kaj gubernioj de la provinco. |