La 13-an de junio, Ĉina Viv-Asekuro---plej granda kompanio pri vivasekuro en Ĉinio prezentis asekuron al neatendita damaĝo de serioza natura katastrofo. Ĝi estas la unua asekuro al seriozaj naturaj katastrofoj, kiaj tertremo kaj terŝtona lavango.
En ceremonio por prezenti la asekuron okazinta en tiu tago, ĝenerala direktoro de Ĉina Viv-Asekuro sinjoro Wan Feng diris, ke Ĉinio estas lando, en kiu oftas naturaj katastrofoj, en ĉiu jaro damaĝo kaŭzata de naturaj katastrofoj estas grandega. La novprezentita asekuro utilas al divido de risko de naturaj katastrofoj per merkatiga rimedo. |