Ĝis la 12-a horo de la 17-a de junio, ĉinaj diversnivelaj registaroj elspezis kapitalon je 53,931 miliardoj da juanoj de renminbi en posttertrema savado. Ĉinio ricevis kontribuon de mono kaj materialoj valorantaj je 45,7 miliardoj da juanoj kaj asignis al tertreme plagita regiono kontribuon je 15,1 miliardoj da juanoj.
Ĝis la 12-a horo de la 17-a de junio, la forta tertremo, okazinta en Wenchuan, gubernio en ĉina provinco Sichuan, kaŭzis viktimiĝon de 69 172 homoj kaj perdiĝon de 17 420.
|