Ĉina provinco Gansu estas la dua plej granda tertreme plagita regiono nur post alia provinco Sichuan en forta tertremo okazinta en Wenchuan, gubernio de Sichuan, la 12-an de majo. En la 16-a de junio en Pekino, Feng Jianshen, provincestro de Gansu, esprimis, ke nuntempe kunorde iras posttertrema rekonstruado de la provinco.
Li konigis en gazetara konferenco okazigita de Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ke ĝis la 14-a de junio, 365 homoj viktimiĝis, pli ol 10 000 vundiĝis kaj pli ol 5 milionoj estis plagitaj en la tertremo. Cetere, la tertremo kaŭzis rektan ekonomian perdiĝon je 44,28 miliardoj da juanoj de renminbi.
|