Ĉe la alveno de la ĉina tradicia festo – la Printempa Festo, gvidantoj de iuj landoj adresis bondezirojn al transmaraj ĉinoj kaj la ĉina popolo per diversaj manieroj.
En la 25-a de januaro, aǔstralia ĉefministro Kevin Rudd faris printemp-festajn bondezirojn al ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Aǔstralio. Li diris, ke la alveno de la Bova Jaro estas tre bona ŝanco, ke ni esprimu gratulon al la ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Aǔstralio pro ilia diligenta laboro.
La 25-an de januaro, korea plej alta gvidanto Kim Jong-il adresis festajn bondezirojn al ĉinaj diplomatoj de la ĉina ambasado en Koreio.
Ankaǔ kanada ĉefministro Stephen Harper, brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, danlanda ĉefministro Anders Rasmussen kaj gvidantoj de aliaj landoj per diversaj manieroj faris gratulon al la ĉina popolo okaze de la Printempa Festo.
|