china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Wen Jiabao intervidiĝis kun prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab
(GMT+08:00) 2009-01-29 09:42:38


Wen Jiabao intervidiĝis kun prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab.

La 28-an de januaro en Davos de Svislando, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab.

Wen Jiabao diris, ke la Monda Ekonomia Forumo ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi interfluon kaj kunlaboron de internacia ekonomia tekniko kaj akceli bonan disvolviĝon de monda ekonomia socio. De la pasintaj 30 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo pli kaj pli kompaktiĝas, ankaŭ la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Ekonomia Forumo plie intimiĝas. Oni esperas, ke la somera jarkunveno de la forumo longtempe okazos en Ĉinio, mano manon lavos kun la vintra jarkunveno kaj sendos pli da saĝa voĉo.

Klaus Schwab diris, ke Ĉinio havas gravan ekonomian influon kaj politikan respondecon en la internacia socio, nun Ĉinio prenas pozitivajn kaj respondecajn rimedojn por trakti internacian financan krizon. La mondo atentas tendencon de ĉina ekonomio, alte atentas rolon de Ĉinio en gvidado al la mondo el la krizo kaj atendas pozitivajn infomojn de Ĉinio en ĉi-foja jarkunveno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Davos
v Wen Jiabao alvokis internacian socion firmigi fidon por antaŭenpuŝi novan kreskon de monda ekonomio 2009-01-29 09:33:03
v Jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2009 inaǔguriĝis en Davos 2009-01-28 20:40:38
v (foto)Inaŭguriĝis jarkunveno de Monda Ekonomika Forumo de 2009 2009-01-28 16:19:13
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040