La 30-an de januaro laǔ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis sian oficialan viziton en la ĉefstabejo de Eǔropa Unio, forlasis Bruselon kaj daǔrigis sian "vojaĝon de konfido" en Eǔropo. Lia sekva stacio estas Hispanio.
Dum sia vizito en la ĉefstabejo de EU, Wen Jiabao intervidiĝis kun prezidanto de la Komisiono de Eǔropa Unio Jose Manuel Barroso, ĝenerala sekretario de la Eǔrop-unia Konsilio kaj altaranga delegito de Eǔropa Unio pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj Javier Solana Madariaga kaj la nuna deĵoranta prezidanto de Eǔropa Unio, ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolanek. Ĉinio kaj Eǔropa Unio decidis kiel eble plej frue okazigi altatavolan intervidiĝon de la du flankoj kaj decidis ankaǔ okazigi la 2-an altatavolan dialogadon pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Eǔropo en la venonta aprilo.
Dum la vizito la duflankaj delegacioj subskribis 9 kunlaborajn interkonsentojn.
La ĉefstabejo de Eǔropa Unio estas la 3-a stacio de ĉi-foja vojaĝo al Eǔropo fare de ĉefministro Wen Jiabao. Antaǔ tio li jam vizitis Svislandon kaj Germanion. Poste li vizitos Hispanion kaj Brition. |