china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao kaj Merkel kune ĉeestis al 5-a Ekonomia kaj Teknika Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Germanio
(GMT+08:00) 2009-01-30 10:30:57

La 29-an de januaro laŭ la loka tempo, germana ĉefministrino Angela Merkel faris interparolon kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Berlino. La du flankoj atingis kelkajn komunajn opiniojn pri antaŭenpuŝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj kuna respondo al financa krizo.

Wen Jiabao diris, ke nun estas komplika la internacia situacio politika kaj ekonomia. Grandiĝas la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Germanio. Komuna respondo al la financa krizo estas unua tasko de la du flankoj. Merkel esprimis, ke Germanio alte taksas la internacian pozicion kaj rolon de Ĉinio kaj volontas pluapaŝe altigi dialogan kunlaboran nivelon de la du landoj. Germanio kaj Ĉinio devas fortigi kunlaboron por kune respondi al la financa krizo.

Samtage Wen Jiabao kaj Merkel kune ĉeestis al la 5-a Ekonomia kaj Teknika Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Germanio. Wen Jiabao publikigis prelegon en la forumo. En la prelego, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio kaj Germanio povas fortigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron en komuna respondo al la financa krizo por antaŭenpuŝi la ekonomion de la du landoj multe disvolviĝi.

Samtage germana prezidento Koehler intervidiĝis kun Wen Jiabao. Koehler diris, ke Germanio kaj Ĉinio devas kune respondi al la krizo kaj kontraŭi komercan protektismon. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas landoj havantaj gravan influon en la mondo. En serioza internacia situacio politiko kaj ekonomio, Ĉinio kaj Germanio devas fortigi reciprokan konfidon kaj kunlaboron. Tio utilas por malstreĉi la malfacilon de la du flankoj, liveri pozitivan informon al la mondo kaj fortigi fidon, kuraĝecon kaj esperon de la internacia socio por forigi la malfacilon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
wen jiabao
v Amaskomunikiloj de Britio kaj Germanio aktive taksis viziton de Wen Jiabao al Eŭropo 2009-01-30 09:26:21
v Wen Jiabao atingis Bruselon 2009-01-30 09:19:45
v Wen Jiabao iris al ĉefstabejo de EU 2009-01-30 09:13:55
v (foto) Wen Jiabao publikigis prelegon en Ekonomia kaj Teknika Kunlabora Foromo inter Ĉinio kaj Germanio 2009-01-30 09:09:45
v (foto) Germana prezidento intervidiĝis kun Wen Jiabao 2009-01-30 09:03:05
v Ĉinio kaj Germanio publikigis komunan deklaron pri stabiligo de monda ekonomio 2009-01-29 22:47:31
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040