La 30-an de marto, en Vaŝingtono, usona financa sekretario Timothy Geithner okazigis gazetaran konferencon por la okazonta financa pinta konferenco de Grupo 20 en Londono. Li alte taksis la rolon de Ĉinio en respondo al la internacia financa krizo. Li opiniis, ke Usono kaj Ĉinio havas grandajn komunajn interesojn por stabiligi tutgloban financan sistemon.
Geithner diris al amaskomunikilo, ke prezidento Obama iam esprimis, ke estas grave establi intimajn kaj efikajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio en ekonomio kaj financo. Li diris, ke Usono kaj Ĉinio kune ĝuas grandajn interesojn por teni stabilan kaj bonefunkcian internacian financan sistemon. Ĉinio ludas gravan rolon por tio. La politikoj de Ĉinio utilas por stabiligi la internacian financan sistemon. En duflanka intervidiĝo okazonta en Londono, la gvidantoj de la du landoj promesos daŭre antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn disvolviĝi. |