Konfucea Instituto – Heroldo de la Ĉina Kulturo
  2012-12-21 10:06:38  cri

"Ŝtata Universitato de San-Paŭlo konsentis kunlabore fondi la instituton pro du konsideroj: unue, en la mondo grave ŝanĝiĝas la ekonomia situacio pro pli kaj pli grava rolo de Ĉinio en la monda scenejo; kaj due, por Brazilo la rilatoj kun Ĉinio estas pli kaj pli gravaj, ĉar Ĉinio estas la plej granda komerca partnero kaj la plej granda investanto por Brazilo."

Paulino opinias, ke pliiĝas la influo de Ĉinio al la mondo kaj striktiĝas la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. La brazila popolo volas koni la lingvon, kulturon kaj ĉiujn aliajn kampojn de Ĉinio pli multe ol iam jan antaŭe. Kvar jarojn post sia fondiĝo la Konfucea Instituto havas preskaŭ 1 500 registritajn lernantojn. Ĉiujare ĝi funkciigas dekojn de ĉinlingvaj kursoj dividitaj en kvar gradojn. Manuela Lenzi, studento de la ĵurnalisma fakultato, jam delonge lernas en la Konfucea Instituto. Ŝi diris: 

"Mi eklernis la ĉinan lingvon, ĵus enirinte la universitaton. La ideo estis tre simpla: komunikiĝi kun ĉinoj, koni la ĉinan kulturon kaj la vivon de la ĉina popolo. Mia patro instigis min al la lernado de la ĉina lingvo. Li diris, ke Ĉinio fariĝos potenco anstataŭ Usono, kaj estas grave, ke oni scipovas paroli la ĉinan. Poste ankaŭ mi konsciis, ke mia lernado de la ĉina lingvo povas esti la investo por la estonteco, ĉar posedo de la ĉina lingvo tre probable fariĝos la avantaĝo trovi laboron.

1 2 3 4 5 6