Konfucea Instituto – Heroldo de la Ĉina Kulturo
  2012-12-21 10:06:38  cri

"Ĉiusabate mi gvidas 2-horan kurson de la ĉina tradicia pentrado. Komence mi instruis al la lernantoj simplajn desegnojn ekzemple de plantaĵoj kaj bestoj. Nun en la klaso estas 7 aŭ 8 lernantoj. Kelkaj el ili estas studentoj de la Konfucea Instituto de la Universitato de Minho, iuj studas pri la okcidneta pentrado, kaj la ceteraj lernas la ĉinan pentradon nur pro ŝato."

Isabel tre ŝatas la ĉinan tradician pentradon. Ŝi havas bonan bazon de la okcidenta pentrado, kaj la ĉina tradicia pentrado malfermis alian pordon por ŝi.

"La ĉina tradicia pentrado povas prezenti multajn enhavojn per tre simplaj koloroj kaj strekoj multe pli facile ol la okcidenta pentrado. Same kiel la instruisto diris, la ĉina tradicia pentrado estas sento aŭ emocio, kaj ĝuste pro tio ĝi forte altiras min. Per simplaj strekoj kaj koloroj oni povas esprimi staton, aferon aŭ objekton. Ĝi estas tre mirinda."

1 2 3 4 5 6