Specialistoj klarigis internacian strategion de la ĉina kulturo
  2012-12-21 10:21:39  cri

Nun multaj evoluantaj landoj vizaĝas al la problemo, ke kvankam multiĝis iliaj komercaj interŝanĝoj kun fremdaj landoj, tamen iliaj kulturoj ne estas bone komprenataj de aliaj landoj. En la lastaj 30 jaroj post komenciĝo de la reformado kaj la malfermo rapide disvolviĝis la ĉina ekonomio. La ĉiutaga vivo de fremdlandanoj plenas de produktaĵoj fabrikitaj de Ĉinio. Tamen la impreso de tiuj fremdlandanoj pri Ĉinio restas malnova. Ili eble opinias, ke Ĉinio estas orienta lando mistera kaj postiĝinta. Pro manko de scioj pri Ĉinio multaj fremdlandanoj surpriziĝis pri la rapida disvolviĝo de Ĉinio. Ili eĉ maltrankvilas pri tio.

1 2 3 4 5 6