Specialistoj klarigis internacian strategion de la ĉina kulturo
  2012-12-21 10:21:39  cri

Ĉina eksa ambasadoro en Brazilo Chen Duqing plurfoje faris prelegojn konigante la ĉinan kulturon. Li iam diris intervjuate, ke kvankam nun Ĉinio jam fariĝis plej granda komerca partnero de Brazilo, tamen la du popoloj malmulte konas unu la alian.

"Miaj brazilaj amikoj diris al mi, ke kvankam estas pli kaj pli kompaktaj la ekonomiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Brazilo, tamen la brazila popolo ankoraŭ ne multe scias pri Ĉinio. Ankaŭ la ĉinoj nemulte konas nenion alian pri Brazilo krom futbalo, kafo kaj sambo. Por akceli la interkomprenon ni devas fari penadon en diversaj kampoj, precipe en la kultura kampo. "

Chen Duqing opiniis, ke por ŝanĝi tian staton Ĉinio devas kaj disvolvi la ekonomion kaj forte antaŭenpuŝi la kulturan interŝanĝon. Tio celas komprenigi la ĉinan kulturon al fremdlandanoj kaj elimini miskomprenon. Li opiniis, ke Ĉinio devas fari efikajn interŝanĝojn kun aliaj landoj antataŭ sin pravigi.

1 2 3 4 5 6