Kostumoj, ornamaĵoj kaj iloj de ĉinaj tradiciaj operoj
  2013-01-04 18:45:16  cri

Ornamado per alciona plumo estas unu el tradiciaj manfabrikaj teknologioj. Ĝi naskiĝis en la mezo de la dinastio Ming (1368 p.K.-1644 p.K.). Belaj plumoj en la dorso de alcionoj estis inkrustataj en piedestalon de kapornamaĵoj, ĉi tiaj kapornamaĵoj ofte estas uzataj por roloj de edzino kaj kromedzinoj de imperiestro en ĉinaj tradiciaj operoj. La koloroj de alcionaj plumoj estas abundaj, kiel blua, malhelblua kaj purpura. Sur la scenejo, sekve de movado de aktoroj, la kapornamaĵoj montras diferencan brilon. Nun, alciono estas protektata, tial personoj anstataŭigis alcionan plumon per alia plumo. Ofte unu kapornamaĵo konsistas de 60 pecoj kaj necesas unu jaro por ke unu persono finu ĝin.

1 2 3 4 5 6 7