Kostumoj, ornamaĵoj kaj iloj de ĉinaj tradiciaj operoj
  2013-01-04 18:45:16  cri

Specoj de ĉapoj de roloj en ĉinaj tradiciaj operoj estas abundaj, ankaŭ la procedoj multaj. Papero, galvanizita ferdrato, kotono, ostogluo kaj farungluo estas la krudaj materialoj. En la suzhou-fabriko, iu ĉapa ornamaĵo kun la figuro de draka kapo altiris atenton de la raportistoj. Sinjorino Chen Yongju kun laborsperto de pli ol 40 jaroj faris ĝin. Ŝi konigis, ke ankaŭ ĉi tiu teknologio estas nemateria kultura heredaĵo. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ŝi kaj ŝiaj instruistoj renaskis la teknologion, kiu perdiĝis en multaj jaroj. Komence, ili faris iujn simplajn figurojn, poste komplikajn.

Nun Chen Yongju faras instruadon al junuloj por plivastigi la teknologion. Sed pro la disvolvigo de kultura diverseco, ĉinaj tradiciaj operoj estis batataj, ankaŭ la industrio pri kostumoj, ornamaĵoj kaj iloj estas grande influita. La merkata postulo reduktiĝis, kaj enspezo estas malmulta, tial junuloj ne volas fari la aferon. Nun Chen Yongju urĝas pri la problemo de heredigo.


1 2 3 4 5 6 7