Kvindek tri jarojn sur instruista podio
  2013-01-08 10:08:31  cri

Post emeritiĝo Li Weilun elspezis pli multe da tempo en instruado de Esperanto. Multaj lernejoj, inkluzive de infanĝardenoj, elementaj lernejoj kaj universitato, volas inviti instruiston Li por doni lecionojn. Inter la lernantoj de Li Weilun troviĝas kaj 3-jara infano kaj 93-jara avo. Li Weilun ĉiam instruis studentojn laŭ iliaj kapabloj, eĉ faris instruadon ekster klasĉambro. Sinjoro Lu Gaoping estas speciala studento de Li Weilun. Same kiel Li Weilun ankaŭ Lu Gaoping estis dungita profesoro de Pekina Unuiĝita Universitato. Li konatiĝis kun Li Weilun atendante regulan aŭtobuson de la universitato.

1 2 3 4 5 6