Marko Polo "revenis" al Ĉinio
—intervjuo al J.V
  2013-01-14 10:21:21  CRI

La nomo Marko Polo estas bone konata al homoj, tamen malmultaj scias, ke lia patrolando estas Kroatio. En la jaro 1254, Marko Polo naskiĝis en la insulo Korčula de Kroatio. En 1275, 21-jara, Marko Polo venis Ĉinion spertinte 4-jaran vojaĝadon. Li restis en Ĉinio dekkelkajn jarojn. Reveninte eŭropen, li skribis sian travivaĵon en Ĉinio kaj verkis libron (esperantigite) titolitan La Libro de Mirindaĵoj, kun pli ol 100 ĉapitroj, li priskribis pli ol 40 lokojn de Ĉinio kaj detale konigis ĝiajn naturon kaj socion. La verko fariĝis grava dokumento aŭtoritata por esplorstudi la ĉinan historion. Povas diri, ke Marko Polo estas unu el la okcidentanoj, kiuj plej frue konigis Ĉinion al Eŭropo kaj amikeca sendito en la historio de ĉini-eŭropaj rilatoj.

La kroata neregistara amika organizo La Vojo de Marko Polo fondiĝis en 2009,kio originis en la antaŭa jaro, kiam solenis en Pekino la 29-aj Olimpikoj. Kroatio sendis sian delegacion al la olimpikoj en la nomo de "patrolando de Marko Polo" , kio vekis la mondan fokuson denove al Marko Polo mem kaj la de li forlasita kultura trezoro, ja pro tio venis la ideo al sinjorino Jasna Vukas fondi asocion "La Vojo de Marko Polo". Nun ŝi estas la prezidanto de la asocio.

"Ni deziras krei nian fammarkon kun la nomo de Marko Polo kaj paralele plivastigi la nomon, samtempe per la famo komuniki al la mondo la kroatian kulturon."

1 2 3 4 5