Marko Polo "revenis" al Ĉinio
—intervjuo al J.V
  2013-01-14 10:21:21  CRI

La fondiĝo de la asocio estis subtenata de la ĉina organiza komitato por la pekinaj olimpikoj kaj la ĉina ambasadorejo en Kroatio. Dum sia kreskado, la asocio ĉiam tenas la intimajn kaj kunlaborajn rilatojn kun la ĉina ambasadorejo. Ĉe la Printempa Festo ĉiujare, la asocio kune kun la ĉina ambasadorejo okazigas aktivadon por la Tago de Ĉina Kulturo, tiam la kroataj ĉindevenuloj kaj kroatoj amantaj ĉinan kulturon ĝoje renkontiĝas por riveli kaj interŝanĝi la respektivajn kulturojn. La aktivado interkomprenigas kaj fratigas la du popolojn.

1 2 3 4 5