Bai Li, usona knabino lernanta ĉinan huangmei-operon
  2013-01-17 10:40:43  cri

"Mi unuafoje aŭdis huangmei-operon dum mia infaneco. Tiam mia patrino konigis al mi diverslandajn kulturojn, ekzemple hispanan pentraĵon, ĉinajn huangmei-operon kaj kaligrafion. Mi opiniis, ke huangmei-opero havas sian trajton."

En universitato, Bai Li komencis lerni ĉinajn kulturon kaj lingvon. Ŝi konatiĝis kun ĉina instruisto Huang en Universitato. Huang konigis al Bai Li pekinan operon kaj huangmei-operon. La milda kaj belsona melodio de huangmei-opero ebriigis ŝin.

En novembro de 2011, ĉina huangmei-opera artistino Han Zaifen faris prezentadon en Usono. Sciinte la informon Bai Li estis ekscitita. Ŝi ne volis perdi la ŝancon por spekti la prezentadon. Tiuvespere la teatro estis plena de amatoroj, inkluzive de Bai Li.

Kvankam Bai Li jam aŭdis multajn diskojn de huangmei-opero antaŭe, tamen spektinte la prezentadon de Han Zaifen ŝi ankoraŭ estis skuita.

1 2 3 4