Bai Li, usona knabino lernanta ĉinan huangmei-operon
  2013-01-17 10:40:43  cri

"Huangmei-opero estas tre ĉarma. Ĉiuj movoj kaj okulesprimoj estas dolĉaj kaj mildaj. En usona prezentado, mano kaj okulo ne havas specialan signifon. Mi opinias, ke la movoj en huangmei-opero estas tre belaj kaj ĉarmaj."

El tiel multe da huangmei-operaj amatoroj, laŭ la okulesprimo Han Zaifen rimarkis la amon de Bai Li al huangmei-opero. Han Zaifen opiniis, ke Bai Li estas malsama ol aliaj usonaj knabinoj. Ŝi havas orientan karakterizon.

La fakto pruvis, ke Han Zaifen pravas. Bai Li diligente lernis huangmei-operon. Sub la gvidado de Han Zaifen Bai Li rapide progresis kaj povas fari prezentadon.

Antaŭ veno al Ĉinio Bai Li jam komencis lerni ĉinajn historion, kulturon kaj lingvon, tamen la diferenco inter la ĉina kulturo kaj la usona malfaciligis la lernadon de huangmei-opero. La gvidado de Han Zaifen pri huangmei-opero renovigis la impreson de Bai Li pri opero.

Menciante pri usona lernanto Han Zaifen aprobis,

"Bai Li estas tre saĝa kaj tre interesiĝas pri ĉina tradicia kulturo."

1 2 3 4