Arto de bambuaj plektaĵoj
  2013-03-20 19:27:04  esperanto

Oni diras, ke la ĉina bambua arto estas en Sichuan-provinco kaj bambuaj artaĵoj estas en Qingshen-gubernio. Aŭtoritatoj de UNESKO taksis bambuajn plektaĵojn kiel rarajn artaĵojn. La bambua arto de Qingshen jam fariĝis komuna kultura hearedaĵo de la homaro.

Veninte al Qingshen, oni estas okul-kaptata de muzeo en bambuŝosa formo. Laboranto Lan Xuehong sciigis al ni, ke ĉi tie eksponiĝas multaj bambuaj artaĵoj, de ĉiutagaj uzaĵoj kaj delikataj bambuaj pentraĵoj.

En la kvara etaĝo la muzeo konservas multajn delikatajn pentraĵojn bambuo-plektitajn, inkluzive defamaj pentraĵoj Bildoj ĉe Bianhe-Rivero kaj Mona Lisa, kiuj estas plenumitaj de majstro Chen Yunhua kaj liaj helpantoj.

Por loka vilaĝanoLan Xuehong, aliĝi al la grupo de Chen Yunhua estis grava decido, kioposte ŝanĝis la sorton de la familio. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi nepre devis forlasi hejmlokon por vivteni la tutan familion, kaj vivis vagan vivon. Forta nostalgio estas ŝia plej granda doloro. En 2007 ŝi revenis al la hejmloko kaj provis lerni la bambuan arton.

"Ni faras la bambuajn plektaĵojn en la hejmo kaj ne plu bezonas labori ekster la vilaĝo por nin vivteni. Estas tre oportune, ĉar la laboro ne ĝenas zorgon al familianoj maljunaj kaj tre junajn. Per bambuaj artaĵoj ni plektas domojn, aŭtojn kaj eĉ la belan vivon."

1 2