Arto de bambuaj plektaĵoj
  2013-03-20 19:27:04  esperanto

La aserto pri plekto de domoj, aŭtoj kaj la bela vivo ne estas falsa. Raportisto rimarkis, ke de la lastaj jaroj la gubernio Qingshen kondukas lokajn kamparanojn disvolvi la industrion de bambuaj plektaĵoj. Pli ol 6 000 kamparanoj okupiĝas pri tio kaj ilia meznombra jara enspezo superas 30 milojn da juanoj.

"Tiuj bambuaj plektaĵoj estas vendataj ĉefe en Ĉinio, ekzemple Hainan, Zhejiang, Yunnan kaj Guangxi."

En iu vaka tereno raportisto vidis, ke Hu Shurong atenteme faras bambuan plektaĵon. Nur per ligna benko, pentraĵo kaj simpla instrumento ŝi lasas la bambuajn striojn flugi inter siaj fingroj. Laŭŝi oni bezonas unu monaton por plenumi plektaĵon deunu nekomplika pentraĵo. Kvankam la laboro estas peniga, tamen la enspezo estas kontentiga. Tial multaj virinoj laboras ĉi tie.

Ne necesas specialaj instrumentoj kaj granda spaco, nur per perfekta lerteco kaj neelĉerpebla pacienco ili kreas delikatajn artaĵojn.

En ĉi-jara Lanterna Festo amikoj de fremdlandaj konsulejoj en Chendu venis al la gubernio Qingshen kaj aprecis la bambuan arton. Ili prenis bambuajn striojn kaj lernis la metion. Jasmeno el Hindio plektis du fiŝojn. Ŝi tre ĝoje diris al raportisto:

"Tio estas la unua fojo por mi vidi bambuajn artaĵojn, estas tre speciale, kaj mi donacos miajn plektaĵojn al miaj amikoj. Mi ankaŭ tre ŝatas la muzikon de bambuaj blovinstrumentoj."


1 2