Abstrakteco, simpleco kaj neformalemo en Kunqu-opero
  2013-04-09 17:22:44  Ĝoja


(Zhao Kuangyin eskortas hejmen fraǔlinon Jingniang )

La baza estetiko de la ĉina arto estas abstrakteco, simpleco kaj neformalemo,tion bone enkorpigis Kunqu-opero.

En Kunqu-opero simpleco bonege regas ĉiujn komplikaĵojn.

Ekzemple,La Zhezixi-o (ekstrakto de  repertuaro de Kunqu-opero) Zhao Kuangyin eskortas hejmen fraǔlinon Jingniang rakontas pri tio, ke fine de la ĉina historia periodo Kvin Dinastioj, preskaǔ antaǔ pli ol mil jaroj, mortiginte aĉulojn bravulo Zhao Kuangyin forkuris por eviti areston de la registaro. Survoje en iu templo Zhao Kuangyin renkontis kun fraǔlino Jingniang, kiu estis forkaptita de rabistoj. Tiam Zhao Kuangyin decidis eskorti Jingniang hejmen spite la longan vojon. Kortuŝita pro lia braveco kaj bonkoreco, Jingniang ekamis lin kaj multfoje sugestis al Zhao Kuangyin sian amon kaj la volon fariĝi lia edzino por danki lian savon, sed bravulo Zhao Kuangyin ne celis iun ajn repagon, ankaǔ posedis la volon fari grandan aferon por la ŝtato, tial li rifuzis la bonvolon de Jingniang. Kiam Jingniang atingis hejmon, ili adiaǔis unu la alian.

1 2 3 4