Abstrakteco, simpleco kaj neformalemo en Kunqu-opero
  2013-04-09 17:22:44  Ĝoja

(Ke Jun, estro de Kunqu-opera Teatro de la ĉina orienta provinco Jiangsu)

Post centjara evoluado formiĝis la kompleto da stiligitaj gestoj nomata Chengshi en la ĉina lingvo. Nur kiam spektantoj bone konos la gestojn Chengshi-ojn, aktoroj povos esti taksitaj bone fini la prezentadon. Ĉi tiu procezo estas titolita "komuna spirado de aktoroj kaj spektantoj". Tion esprimis Ke Jun, estro de Kunqu-opera Teatro de la ĉina orienta provinco Jiangsu, intervjuate en marto de la lasta jaro. Jen estas lia parolo:

"Dank' al prezentado de aktoroj sur scenejo kaj komprenado de spektantoj, Kunqu-Opero estas perfekte montrita. Kiel libro, sen leganto ĝi estas neuila. Sur la scenejo, videblas nur unu tablo kaj du seĝoj, sen pordo, sen ĉevalo, aktoroj faras prezentadon per stiligitaj gestoj, kaj el la stiligitaj gestoj spektantoj faras la imagon pri multaj figuroj. Se spektantoj ne kapablas kompreni la signifon de stiligitaj gestoj, tio signifas, ke la prezentado malsukcesis. "

1 2 3 4