Romantikismo en Kunqu-opero
  2013-05-07 19:00:26  Ĝoja

Zhezixi-o Promeno en Ĝardeno estas ekstrakto de la repertuaro Peonia Pavilono. Peonia Pavilono estas fama ero de klasikaj repertuaroj de Kunqu-opero, verkita de la ĉina fama dramisto Tang Xianzu el la Ming-dinastio (1368-1644). Ĝi rakontas pri amo inter fraǔlino Du Liniang kaj klerulo Liu Mengmei.

Du Liniang vivas en feǔda familio. Ŝia patro estis oficisto de la feǔda Ĉinio. De sia infaneco Du Liniang estis postulata de sia patro lerni de maljuna pedanta klerulo en "Virina Privata Lernejo". Kvankam ŝia familio havis grandan postan ĝardenon, tamen ŝi neniam vizitis ĝin ĝis tiam, kiam ŝi aĝis 16 jarojn. En iu sunplena printempa tago kuraĝigita de sia servistino Chunxiang, Du Liniang unuafoje promenis en la ĝardeno de sia hejmo, kaj la printempaj pejzaĝoj ekfrapis kordon en ŝia koro.

Post Promeno en Ĝardeno la fraǔlino Du Liniang estis dormema kaj rapide eniris en sonĝon. En la sonĝo, aperis eminenta klerulo Liu Mengmei kaj ili falis en amon ĉe umearbo apud peonia pavilono. En la sonĝo ili ĝuis la plezuran amas.

1 2