Romantikismo en Kunqu-opero
  2013-05-07 19:00:26  Ĝoja

Du Liniang demandis: "Mi ne konis vin antaŭe. Kial vi venis ĉi tien? " Liu Mengmei respondis:"Ĉar vi estas belega kiel la freŝa floro, sed solece fermita en la buduaro dum la juneco fluas akve." La respondo emociis la koron de Du Liniang kaj ili enamiĝis unu al la alia.

Kiel disvolviĝos la amo inter fraǔlino Du Liniang kaj Liu Mengmei?

La sekva intrigo estas pli eksterordinara. Post kiam Du Liniang vekiĝis, ŝi malsaniĝis pro sopirado pri sia amanto. Ŝi refoje vizitis la postan ĝardenon por serĉi lin, sed malsukcesis. Ŝi rigardas grandan umearbon plenan de umefloroj. Tiam ŝi faris decidon. Ŝi diras: "Floro kaj Herbo estas libere favoritaj de la homo. Se la homo volas vivi kaj morti laŭ sia deziro, neniu devas ĉagreniĝi. Eĉ se mi mortos, mi atendos vin ĉi tie ĝis kiam mi renkontos vin." Tio signifas, ke se ŝi ne povas trovi lin kiam ŝi vivas, ŝi ankaŭ serĉados lin post sia morto. Tial en ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo, la ĉielo estas malhela kaj pluvetas, Du Liniang sin pentris kaj skribis unu poeton sur la portreton titolitan: "Aspekto de Printempo". La enhavo estas "Aspekto estas deca rigardate proksime kaj libera kiel fluganta feino de malproksime. Tiu, kiu povos ĉiam akompani min, certe venos al la umearbo plena de umefloroj en vintro aǔ tenos branĉeton de salikon en printempo." Mortis Du Liniang. 3 jarojn poste, klerulo titolita Liu Mengmei atingis la ĉefurbon Luo Yang de tiama dinastio por ekzameno. Li trovis la pentraĵon "Aspekto de Printempo", poste li vokis la animon de Du Liniang kaj ĝoje kolektiĝis kun ŝia animo: Ili faris solenan ĵuron pri amo. La amo kortuŝis Yama, kiu regas la regnon de la mortintoj, kaj Du Liniang renaskiĝis, fine ŝi edziniĝis al Liu Mengmei. La sonĝo realiĝis. La lasta vorto de Peonia Pavilono estas "Se ni persistas en amo, ni ne disiĝos. La Peonia Pavilono estas la loko, kie ni decidis geedziĝi en la venonta vivo." La amo koncernas la antaǔan kaj la venontan vivon. La amo estas difnita en la antaǔa vivo de Du Liniang kaj Liu Mengmei, kaj realigata en la venonta vivo. La verkisto de Peonia Pavilono Tang Xianzhu diris: "oni ne scias originon de amo. Tamen se ili falinte en amon kun iu, ili neniam sentas bedaǔron. Ili povas morti pro amo, samtempe povas renaskiĝi por amo. Tiu, kiu ne povas renaskiĝi aǔ morti por amo, ne vere konas amon."

"Persono ne scias originon de amo. Tamen se oni falas en amon kun iu persono, ili neniam sentas bedaǔron. Persono povas morti pro amo, samtempe povas renaskiĝi por amo. Tiu, kiu ne povas renaskiĝis aǔ morti por amo, ne vere konas amon."


1 2