Zhezixi-oj: Ekstraktoj el Kunqu-Opero
  2013-05-21 14:29:45  Ĝoja

Kunqu-opero havas pli ol 600-jaran historion, originis en la ĉina orienta urbo Suzhou. Ĝi kombinis en si literaturon, muzikon, dialogon, dancon, dramon, belarton, kungfuon, ŝminkadon kaj aliajn artajn elementojn. En ĝi oni povas trovi muzikon el Tang-dinastio(618-907), Song-dinastio(960-1279) kaj Yuan-dinastio(1271-1368), preskaǔ antaǔ 1 300 jaroj, ĝi ankaǔ multe influis aliajn ĉinajn operojn, inkluzive de la monde konata Pekina Opero. Tial en Ĉinio oni titolas Kunqu-operon "Prapatro de la ĉinaj teatroj". En la majo de la jaro 2001, Kunqu-opero estis enlistigita de UNESKO en la katalogon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

Ĉar necesas kelkaj tagoj por prezentado de repertuaro de Kunqu-opero, tial naskiĝis ekstraktoj el Kunqu-Opero, titolitaj "Zhezixi" en la ĉina lingvo. La ekstraktoj Zhezixi-oj enhavas genojn de la ĉina tradicia arto Kunqu-Opero, enkorpigas la karakteron kaj belecon de la opero, kaj ĝenerale fineblas la prezentado de ekstraktoj "Zhezixi-oj" en daǔro de 1 ĝis 3 horoj, tial kiel nunaj popularaj kantoj, de sia naskiĝo "Zhezixi-oj" rapide displivastiĝas kaj gajnis ŝaton de popolanoj.

1 2