Zhezixi-oj: Ekstraktoj el Kunqu-Opero
  2013-05-21 14:29:45  Ĝoja

Historie ekzistis pli ol 3 mil ĉi tiaj Zhezixi-oj, sed pro multjara milito, antaǔ fondiĝo de la nova Ĉinio jam perdiĝis multe da tradiciaj Zhezixi-oj, kaj en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, restis nur pli ol 600 kaj pli ol 20 artistoj, kiuj aĝis de 60 jaroj ĝis 90 jaroj. Ili heredis ĉi tiujn Zhezixi-ojn. Sed en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, sekve de reformado kaj malfermo de Ĉinio, venis multaj fremdlandaj kaj novaj artoj, kiuj kaǔzis grandan premon al ĉinaj tradiciaj kulturoj, inkluzive de Kunqu-opero. Nun ekzistas nur pli ol 300 Zhezixi-oj, plejparte estas tenataj de maljunaj aktoroj. Se ili forpasos, eble perdiĝos pli ol 100 Zhezixi-oj.

Nun fakuloj kiel eble plej multe faras noton kaj filmas la Zhezixi-ojn por heredado.


1 2