Bambuo
  2013-11-05 17:20:37  Ĝoja


Bambua arbaro

Bambuo estas ege aparta planto. Ĝi floras nur unufoje kaj poste forpereas. Sed bambuo malofte floras, ĉar floro estas la simptomo pri manko de akvo kaj nutraĵo. Bambuaj arboj vivas en la loko, kies klimato estas malseka kaj varma, tial bombuaj arboj kreskas en la ĉina suda landparto.

Bambuo havas multajn servojn en Ĉinio. "Bambuŝoso" estas la ordinara manĝaĵo por ĉinoj, eĉ grandaj pandoj manĝas bambuon kaj bambuŝoson. Dika bambua tubo estas uzata por vaporumi rizon aŭ kukon. Per bambuo oni povas manfari familiajn ilojn kaj meblojn, ekzemple korbojn, matojn, seĝojn kaj manĝbastonetojn. Oni ankaŭ konstruas domojn per bambuo, personoj de la ĉina naciminoritato Dai ĝuste loĝas en ĉi tiaj domoj, pro tio bambo estas titolita "fero kaj ŝtalo en plantoj".

1 2