Bambuo
  2013-11-05 17:20:37  Ĝoja


Manfaritaj produktaĵoj el Bambuo

Cetere, bambuo estas uzata por fari delikatajn metiartaĵojn kaj muzikajn instrumentojn, kiel la klaran kaj orelplaĉan bambufluton. Ĉinoj ŝatas planti bambuon, admiri la belecon de bambuo, fari artikolojn kaj pentraĵojn pri bambuo. Meze de la bambuo estas senenhava, laŭ la ĉina tradicia kulturo tio markas simplecon kaj modestecon, tial bambuo kune kun umefloro, orkideo kaj krizantemo estas rigardataj la markoj de bonkvalitoj de ĉinaj ĝentiluloj.

En Ĉinio troviĝas ĉi tia kutimdiro: Verda umeo kaj bambua ĉevalo. Kion ĝi sencas? Ja, verda umeo estas nematura kaj bambua ĉevalo estas ludilo por infanoj. Kaj la kutimdiro pentras ĉi tian bildon: Tenante floron knabino staras ĉe pordo, kaj rajdante sur bambua ĉevalo petolema knabo saltas kaj kuras, ili naive ludas kune. La scenon spertis multaj ĉinoj, tial la kutimdiro "Verda umeo kaj bambua ĉevalo" estas uzata por montri naivan amon unu al la alia dum la infaneco de unu viro kaj unu virino.


1 2