Eksterlandanoj en Chengdu
  2013-10-17 08:22:52  Li Lu


Kun la rapida paŝado de la urbo Chengdu al internaciiĝo, pli kaj pli multaj eksterlandanoj, por sia laboro kaj vivospertado, venas al tiu ĉi urbego en la okcidento de Ĉinio. Kiel ili fartas en la fremdlanda hejmo? Ĉu ili sentas en si saman oportunecon kiel en sia patrujo? Ĉu ili konkorde rilatas al siaj najbaroj? Lastatempe nia raportisto Zheng Lei el Ĉina Radio Internacia faris intervjuan viziton al la loĝkomunumo Tongzilin Oucheng, kie amase loĝas eksterlandanoj.

"La geografia pozicio de tiu ĉi loĝbloko estas tre bona. Ĝi situas apud subtera fervojo, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝas multaj okcidentaj restoracioj. La pejzaĝoj kaj medio ĉi tie ankaŭ estas plaĉaj al la okuloj. Pri la formo kaj areo de la domo mi kontentas."

La usona fama arkitekto Lawrence A. Samuelson, kiu jam pli ol dudek jarojn okupiĝas super la laboro, donis altan takson al la loĝ-areo Tongzilin Oucheng, kie li loĝas. La loĝ-domaro estas supera konstruaĵo, karakterizita per trafika oportuneco kaj plena kompleto de plezurigaj ekipaĵoj. Cai Hua, la manaĝero de la projekto pri la supera loĝkonstruaĵo, diras, ke en Tongzilin Oucheng vivas multaj alilandaj homoj, same kiel Lawrence, kiuj venis al Chengdu por entrepreni la karieron,.

La mastrino Lucy Mark vivas en Chengdu jam pli ol unu jaron.

"Tongzilin Oucheng estas tre bona, kaj la administrado ankaŭ estas bona. Kiam mi havis ian ajn problemon kaj telefonis al la administrejo de la loĝkomunumo, ili tuj alhastis kaj donis al mi multe da helpoj."

1 2