Eksterlandanoj en Chengdu
  2013-10-17 08:22:52  Li Lu

En Tongzilin Oucheng loĝas multaj eksterlandaj homoj, sed pli multaj estas ĉinoj. Ili kunmiksite vivas, tiel ke al ili kontaktoj ofte okazas. La arkitekto Lawrence, ekzemple, bone rilatas kun siaj najbaroj. Li ne konas la ĉinan lingvon, sed li bone memoras la ĉinan vorton "Yeye" (t.e. avo). Tiu vorto elvokis ridon ĉe Lawrence, kaj li diris:  

"Ĉi tie estas multaj infanoj. Mi kutime salutas al ili, kaj iliaj patrinoj instruas ilin nomi min "Yeye, Yeye". Ĉe tiuj eldiroj mi sentas min aparte bone traktata. Tial mi konis la vorton."

En la urbo, kiun oni nomas "urbo de plezuro", la eksterlandanoj en la loĝbloko Tongzilin Oucheng havas riĉajn libertempajn aktivadojn: la aviadisto Peter ŝatas ludi golfon, la mastrino Lucy pli preferas fari butikumadon; iuj emas iri al tetrinkejo por tie sidi kaj preni teon, aliaj inklinas veni al teatro por spekti "vizaĝoŝanĝon". La vivo estas nehasta kaj komforta. Ĉiufoje, kiam okazas gravaj festoj, ĉu ĉinaj, ĉu okcidentaj, la loĝkomunumo aranĝas festajn aktivadojn kaj invitas tiujn alilandajn homojn partopreni en tiuj festaĵoj, ke ili sentu sin familiare kvazaŭ en sia patrolando.

Multaj diras, ke Chengdu estas tia urbo: tien vi venas, kaj de tie vi ne volas do foriri. Tiuj fremdlandaj homoj ankaŭ havas saman sperton. Lawrence asertis:

"Mi intencas ĉiam resti en Chengdu nur, se mi havos tie laboron."

Ankaŭ Lucy diris, ke ŝi ne volas foriri de Chengdu. Sed ŝi devas sekvi la edzon, kaj pri tio ŝi sentas sin trista.  

"Chengdu estas tre bona, ĝin mi tre ŝatas. Tamen mi ne havas elekton, ĉar mi devas sekvi mian edzon. Kie li laboros, tie mi estos."

Por tiuj loĝantaj en Chengdu eksterlandanoj Chengdu eble estas stacio por mallonga restado dum ilia viv-vojaĝo; sed ankaŭ eblas, ke iuj el ili restas tie longan tempon kaj prenas la urbon kiel sian duan hejmlokon.

Sed en kia ajn okazo, ĉi tie ili serĉas sian sonĝon, kiu konkordas kun tiu de Ĉinio.


1 2