Manĝbastonetoj
  2013-12-17 18:20:20  Ĝoja


(Lerni uzadon de manĝbastonetoj )

La formo de manĝbastonetoj fontis el la ĉina teorio Yi, nome la regularo pri ŝanĝo. Formo de unu fino estas kvadrata kaj la alia ronda. Ili simbolas respektive la kvadratan teron kaj la rondan ĉielon. Pro tio en la uzado de ili ekzistas kelkaj tabuoj. Ekzemple, per manĝbastonetoj vi devas ne direkti personojn, ne frapi bovlojn kaj pladojn, ne teni manĝbastonetojn en buŝo, ne redoni manĝaĵon en pladojn. Troviĝas ankaŭ reguloj pri lokado de ili, ekzemple meti manĝbastonetojn en rizon celas oferi la rizon al prauloj, tial en la ĉiutaga vivo oni devas ne fari tion. Uzado de manĝbastonetoj povas lertigi viajn fingrojn, ankaŭ vian menson.


1 2 3