Tekulturo
  2013-12-31 12:43:51  Ĝoja

Infuzado de teo

Kun melodia ĉina tradicia muziko temajstrino delikate ŝovas tefoliojn en tekruĉon, verŝas bolantan akvon, milde svingas la kruĉon, kaj poste elverŝas la teon unuan fojon infuzitan en tepleton. Tiel ŝi refoje verŝas bolantan akvon, kelkajn minutojn poste elfluigas la infuzitan teon en fajnajn malgrandajn tetasojn por gastoj. La menciitaj tefolioj, akvo, teservico, medio kaj teprepara tempo estas la nemankigeblaj 5 flankoj de la ĉina teceremonio. Nun en la ĉiutaga vivo de ĉinoj simpliĝis la paŝoj. Oni kutime rekte infuzas tefoliojn en tasoj.

1 2 3 4 5