Tekulturo
  2013-12-31 12:43:51  Ĝoja

Trinkado de teo estas la kultura kutimo jam enfandiĝinta en la sangon de ĉinoj. Per teo ĉinoj gastigas amikojn kaj fortigas korpon. En Ĉinio troviĝas multaj famaj teoj, ekzemple Longjing-teo (verda teo), Tieguanyin (blua teo, alinome Wulong-teo), Pu'er-teo (nigra teo). Ankaŭ ekzistas diferencaj kutimoj de trinkado de teo en malsamaj lokoj. Ekzemple pekinanoj ŝatas trinki teon per tetaso kun kovrilo, kaj fujian-anoj per teservico el purpura kaolino en Yixing, Jiangsu-provinco.

1 2 3 4 5