Glavo
  2013-12-02 16:36:34  Ĝoja

(Glavoj portitaj de ĉinoj en antikveco)

Oni honorigas la glavon per la nomo "la reĝo de armiloj". En la antikva Ĉinio glavo estis ne nur uzata por batalo, sed ankaŭ rigardata kiel simbolo de statuso. En la dinastioj Sui (p.K.581- p.K.618) kaj Tang (p.K.618- p.K.907) populariĝis la kostumo kun glavo, imperiestroj, intelektuloj kaj militistoj ŝatis kunporti glavon. Tiam furoris la parolo "Glavo postulas heroon".

Glavobato estas la grava konsistiga parto de la ĉina kungfuo. Kvieteco de la menso kaj harmonieco de la korpo estas formitaj en la praktikado de glavobato. Glavofrapo perfekte ekvilibrigas la korpon kaj menson, tion enkorpigas la monde famaj shaolin-glavado kaj tajĝji-glavado. Cetere en ceremonio de ĉina taŭismo glavo estas la instrumento por obeigi demonojn kaj fantomojn.

1 2