Glavo
  2013-12-02 16:36:34  Ĝoja


(Glavado)

Farado de bonkvalita glavo bezonas komplikan metion, paciencon kaj longtempan penadon. Oni ofte diras: "Dek jarojn por unu glavo."


(La glavo de Goujian, la reĝo de Yue-regno)

Kia glavo estas la plej bonkvalita? En la ĉina historio ekzistis multaj famaj glavoj, kaj la glavo de Goujian, la reĝo de Yue-regno, estis nomata "la unua de la mondo". Ĝi estas farita el bronzo, longas je 55,7 centimetroj kaj larĝas je 4,6 centimetroj. La tenilo sin mezuras per 8,4 centimetroj kaj pezas 875 gramojn. Estas surprizite, ke kvankam ĝi estis subtere je pli ol 2 mil jaroj, tamen ĝi ankoraŭ estas akra sen rusto, kaj povas unufojon tratranĉi stakon da pli ol 20 paperoj.

Hodiaŭ ni ne povas vidi glavobaton en milito, sed spekti ĝin en konkursoj kaj dancoj, kaj ĝi simbolas la ĉinan militistan spiriton.


1 2