ESPERANTO, KIAL NE?--Disvastigado kaj instruado de la lingvo
  2014-02-11 17:46:43  Ĝoja

Artikolo el la revuo BONA VOLO n-ro 72  eldonita de Legio de Bona Volo (San-Paŭlo, Brazilo)
Aŭtoro: Jair Salles ,veterana instruisto de Esperanto de Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Aŭtoro de pluraj lernolibroj de Esperanto (˝Miksa-Dinamika Metodo˝).

Kiel oni scias, la angla lingvo, nuntempe, estas vaste uzata en la tuta mondo kiel lingva franca (latine: lingvo libera), en ĉiuj kampoj de la homa aktivado. Pro tio, eble, multaj personoj emas imagi ke oni ne plu devus zorgi pri Esperanto. Ili opinias ke la angla lingvo jam solvis la mondan lingvo-problemon. Sed ni, esperantistoj, scias ke la solvo proponita de Esperanto estas multe pli taŭga ol tiu de laangla, aŭ de iu ajn nacia lingvo.

Kiel oni scias, la latina lingvo estis la kultur-lingvo de la universitatoj de Eŭropo dum la Mezepoko. Poste, venis la glora regado de la franca lingvo, ĉefe en la 19-a jarcento. Kaj, nuntempe, kiel ni jam diris supre, regas la angla lingvo, ĉefe post kiam Usono gvidis la venkon en la 2-a Mond-Milito. Ŝajnas ke la angla kvazaŭ sorĉis la psikon de la homoj, en ĉiuj kontinentoj, pere de la magio de la kin-industrio de Usono.

Tamen, feliĉe, eĉ en Usono mem ekzistas sufiĉe bona Esperanto-Movado, ĉar estas sufiĉe da usonaj esperantistoj, kiuj rekonas ke la angla ne estas la vera solvo por la monda lingvo-problemo. Mi mem, ekzemple, delonge, rekte aŭ malrekte, okupiĝas pri la kono de la angla. Mi jam parolis ĝin, sufiĉe flue, kun pluraj alilandanoj. Tamen mi konfesas ke, kiam mi spektas usonan filmon, en la angla, mi ankoraŭ bezonas la helpon de la t.n. subtitoloj, t.e., la surekrana traduko. Sen tiu traduko, mi povus kompreni la esencon de la filmo (kiel mi faras kelkfoje per Interreto). Sed por vere kompreni ĉiujn subtilaĵojn de la enhavo de la filmo, la traduko estas necesa. Tamen, se temus pri filmo parolata (aŭ dublita) en Esperanto, mi ne bezonus la tradukon — escepte se la koncerna filmo estis farita pere de ne-bonaj konantoj de nia lingvo. Pro tio, se iu demandos al ni "Kial okupiĝi pri Esperanto?", mi sugestas respondi per alia provoka demando: "Kial ne?!".

Disvastigado

Eble la disvastigado (aŭ informado) pri Esperanto estas la ĉefa tasko de nia Movado. Ĉar estas evidente ke, se la personoj ne scios pri la ekzisto de la lingvo, ili ne povos interesiĝi pri ĝi. Kiel dirus Evandro Cabloco (eble, nuntempe, la ĉefa propagandisto de Esperanto en Rio): "Se ni ne diros al la homoj ke Esperanto ekzistas, ĝi povos vere ne plu ekzisti". Kaj, feliĉe, nuntempe, la Esperanto-Movado povas kalkuli pri la helpo de gravega aliancano: la Interreto. Tiu mondvasta Reto estis kreita pere de la fortega angla lingvo, tamen tio tute ne malhelpas ĝian uzon favore al la disvastigado kaj eĉ al la instruado de Esperanto. Kiel ni scias, ekzistas multaj videoj en Esperanto pri sennombraj temoj, krom radio- kaj tv-stacioj virtualaj. Fakte, esperantistoj povas senti sin hejme en la monda Reto kaj pluraj profitas por eĉ transkontinente babili per sistemoj de interreta telefono, kiuj permesas la rektan interparolon kun sono kaj vidkamerao. Konklude: ni uzu ĉiujn eblajn rimedojn por diskonigi Esperanton, kiel tradiciajn prospektojn kaj allogajn afiŝojn, sed ĉiam kun subteno de la tutmonda Interreto.

Instruado

Ni diris, supre, ke la disvastigado estas, eble, la ĉefa tasko de la Esperanto-Movado. Sed tuj post la disvastigado, venas la vico de la instruado.Fakte la instruado estas tre grava, ĉar imagu, ekzemple, ke iu homo legas iun prospekton aŭ afiŝon aŭ vidas iun informon en Interreto pri Esperanto. Poste, tiu homo interesiĝas pri Esperanto kaj, kompreneble, provas ĝin lerni. Sed imagu ke por tiu studo li trovas lernolibron tre malnovstilan tro "gramatikecan". Probable li ne entuziasmiĝos pri lernado de la internacia lingvo. Cetere, en nia informado pri Esperanto, ni ne devas troigi pri ĝia facileco. Sed ankaŭ ne estus juste ne diri ke ĝi estas facila. Kion fari? Estas simple: sufiĉas emfazi ke Esperanto estas facila en komparo kun la naciaj lingvoj. Okazas ke, eĉ se multe pli simpla, kaj do pli facila ol la ordinaraj lingvoj, Esperanto, tamen, ne estas iu "ludila lingvo". Kontraŭe, Esperanto estas tiel riĉa kiel la grandaj naciaj lingvoj, kaj fakte eĉ pli esprimiva en pluraj aspektoj. Pro tio, ĝia serioza studo estas relativa defio kaj ankaŭ ekzistas kelkaj ne tiel facilaj punktoj, pri kiuj ni parolos en la sekva parto de ĉi tiu modesta artikolo.

1 2