ESPERANTO, KIAL NE?--Disvastigado kaj instruado de la lingvo
  2014-02-11 17:46:43  Ĝoja

 La ĉefaj gramatikaj"malfaciloj"

Kiel dirite supre, seriozaj esperantistoj rekonas ke ekzistas kelkaj gramatikaj punktoj en Esperanto, kiuj estas iom tiklaj (aŭ pli delikataj). En nia longa sperto pri la instruado, ni konstatis ke, ĝenerale, la plejmulto el la lernantoj trovas, en Esperanto, la jenajn ĉefajn 7 "malfacilojn": (1) akuzativo; (2) korelativoj; (3)prepozicioj; (4) participoj; (5) la refleksivo sia; (6) la sufiksoj ig/iĝ; kaj (7) la aglutineco, tipa de Esperanto. Sed, post pluraj jaroj da esplorado en pluraj lernolibroj (brazilaj kaj alilandaj, kiel la interesa metodo Linguaphone, el Anglio, el la 30-aj jaroj), ni sukcesis ellabori la respektivajn didaktikajn artifikojn, per kiuj ni provis kiel eble plej multe faciligi la komprenon de tiuj (ŝajne aŭ vere) pli malfacilaj 7 gramatikaj punktoj de la lingvo. Tiuj didaktikaj artifikoj (ankaŭ nomataj en la portugala kiel macetes) aperas, en maniero pli formala, en la Gramatika Suplemento de la tria lernolibro de nia serio, t.e., La Konversacia Klubo (Perfektiga Kurso). Tamen, se iu interesiĝos pri la titoloj de la aliaj libroj de nia t.n. Miksa-Dinamika Metodo, jen la kompleta listo: (1) Minicurso de Esperanto (Enkonduka Kurso. Ankaŭ kun versio en la hispana); (2) Esperanto Conversacional (Baza Kurso); (3) La Konversacia Klubo (Perfektiga Kurso); Ekstra: La Reveno (Progresiga Legolibro). Por pliaj informoj: .

Konkludo

Kiel ni diris en la komenco, multaj kredas ke la angla lingvo jam solvis la mondan lingvoproblemon, sed ni, esperantistoj, scias ke Esperanto estus solvo multe pli justa kaj facila. Do se iu demandos al ni "Kial okupiĝi pri Esperanto?", ni ja povos respondi per alia provoka demando: "Kial ne?!". Tamen, por ke nia agado estu kiel eble plej sukcesa, ni devos zorgi pri disvastigado kiel eble plej efika. Kaj la instruado devos esti kiel eble plej faciligita.


1 2