La Granda Muro
  2014-03-21 15:44:45  Li Lu

La konstruado de murego kun tia longeco kaj grandeco sur montoj kaj krutaĵoj estis kolosa entrepreno. Multnombraj kortuŝaj rakontoj spegulas la mizeron, kiun suferis la popolo pro la afero. Eble la plej famkonata el ili estas la historio pri Mengjiangnv, unu el la edzinoj, kies edzoj estis devigitaj konstrui la Muron en la tempo de imperiestro Qin Shi Huang. Post longa netolerebla disiĝo Mengjiangnv ekvojaĝis por serĉi sian edzon. Sed kie li troviĝus sur muro tiel longlonga? Atinginte Shanhaiguan-pasejo, ŝi finfine sciiĝis, ke ŝia edzo jam mortis. Ŝi ploregis per tiom da larmoj, ke tiu parto de la Muro disrompiĝis kaj la restaĵoj de ŝia amata edzo ekvidiĝis. Korŝirita, Mengjiangnv sin dronigis en la maro. Tuj elleviĝis el la muĝantaj ondoj roko kun memorsurskribo, kiu, oni kredis, estis la tombo de Mengjiangnv. Tempo dediĉita al ŝia memoro staras ĉe Shanhaiguan-pasejo.


1 2 3 4