Kiel luksaĵoj esti luksa
  2014-05-28 18:07:11  Li Lu

Kiun markon vi memoras kiam ni priparolas luksaĵojn? La luksaĵo kaj luksaĵa marko havas delikatan diferencon, antaŭ ol mi faras hodiaŭan programeron, mi trovis kelkajn informojn, inkluzive de la signifo de luksaĵo, diversaj konoj kaj komprenoj de diversaj homoj.

Unue, ni kune konu la ĝeneralan signifon de luksaĵo, luksaĵo estas difinita kiel konsumaĵo, ĝi havas specialan, raran kaj altvaloran karakterizaĵojn, ĝi ankaŭ esti nomata kiel nenecesaĵo. Ĉu vi konsentas pri la klarigo? Ĉu vi aĉetis luksaĵojn? Ĉu vi memoras kiam vi unuafoje aĉetis luksaĵon kaj kio ĝi estis?

Antaŭ nelonge, iu raporto pri la tutmonda luksaĵo estis publikita, la raporto faris pluapaŝan kaj pli detaleman klasifikon al la luksaĵo, pli multaj luksaj markoj estis enlistitaj, inkluzive de la tutmondaj altnivelaj markoj pri veturiloj, vestoj, juveloj, ledaĵoj, parfumoj, ŝuoj, mebloj kaj elektronikaj produktaĵoj.

1 2 3 4