Kiel luksaĵoj esti luksa
  2014-05-28 18:07:11  Li Lu

Parolante luksaĵojn, virinaj okuloj eble ĉiam brilas, multaj el ili povas paroli pri luksaĵoj kaj luksaj markoj, kvazaŭ ili kalkulis siajn familiajn trezorojn. Kvankam multaj virinoj konas luksajn markojn, tamen ne ĉiuj povas pagi ilin. Se ili volas vivi bonnivelan kaj luksan vivon, ili havas bonan rimedon, kio ĝi estas? La duamana vendejo.

La varmiĝo de luksaĵoj rekte varmigis la cirkulon de duamanaj luksaĵoj. La aperiĝo de duamanaj luksaĵoj nuligis la baron al homoj, kiuj ne havas sufiĉan monon por pagi sufiĉajn multajn luksaĵojn. Nuntempe, la ekspluata rimedo de duamanaj luksaĵoj inkluzivas vendejojn kaj retejojn. En la produktaĵoj, la luksaj sakoj estas plej ŝatataj.

Mi ankaŭ trovis statistikan analizon, kiu montras la plimultiĝan situacion de ĉina luksaĵa konsumo. En la jaro 2009, kiam la tuta mondo vizaĝis al ekonomia krizo, la ĉina konsuma sumo ankoraŭ tenis sin je tri miliardoj da usonaj dolaroj kaj sukcese okupis la unuan lokon de luksaĵa konsumo.

Kial multaj homoj volas aĉeti luksaĵojn? La koncernaj personoj faris kalkulon kaj analizon, fine, ili montris tri ĉefajn kialojn, la unua kialo estas la longtempa valoro de luksaĵo, ili estas efektivaj iloj por garantii iliajn riĉaĵojn. Ekzemple, juveloj; La dua kialo, la luksaĵo estas signo de homa socia pozicio. Trie, la serĉo al beleco ankaŭ estas grava kialo, ke homoj volas aĉeti luksaĵojn.

1 2 3 4